1 Coríntios 15

54 Sed kiam ĉi tiu putrema surmetos senputrecon, kaj ĉi tiu mortema surmetos senmortecon, tiam plenumiĝos la skribita diro:La morto forglutiĝis en venko.

55 Ho morto, kie estas via venko? Ho morto, kie estas via pikilo?

56 La pikilo de la morto estas la peko; kaj la forto de la peko estas la leĝo;

57 sed danko estu al Dio, kiu donas al ni la venkon per nia Sinjoro Jesuo Kristo.