2 por ke vi travivu la reston de la enkarna tempo jam ne laŭ la voluptoj de homoj, sed laŭ la volo de Dio.3 Ĉar la tempo pasinta sufiĉas, por elfari la deziron de la nacianoj kaj iradi en diboĉoj, voluptoj, vindrinkado, brufestenoj, ebrieco, kaj abomenaj idolkultoj;4 en kio ili miras, ke vi ne kuras kune kun ili en la saman superfluon de diboĉado, kaj ili kalumnias vin;5 ili prirespondos al Tiu, kiu estas preta juĝi la vivantojn kaj la mortintojn.6 Ĉar por tio ankaŭ la evangelio estas anoncita al la mortintoj, por ke ili estu korpe juĝitaj laŭ homoj, sed spirite vivu laŭ Dio.7 Sed la fino de ĉio alproksimiĝas; prudentiĝu do, kaj sobriĝu por preĝoj;
publicidade