1 Fidinda estas la diro:Se iu celas episkopecon, tiu deziras bonan laboron.2 Episkopo do devas esti neriproĉebla, edzo de unu edzino, sobra, moderema, ordema, gastama, instruema,3 ne vindrinkema, ne batema; sed mildanima, ne disputema, ne monamanto;4 reganta bone sian propran domanaron, tenante siajn gefilojn sub regado kun ĉia seriozeco5 (sed se iu ne scias regi sian propran domon, kiel li zorgos pri la eklezio de Dio?);6 ne novico, por ke li ne ŝvelu per fiereco kaj ne falu en la kondamnon de la diablo.7 Krom tio li devas havi bonan ateston de la eksteruloj, por ke li ne falu en riproĉon kaj kaptilon de la diablo.
publicidade