publicidade

1 Tessalonicenses 5

1 Sed pri la tempoj kaj okazoj, fratoj, vi ne bezonas, ke oni skribu al vi.2 Ĉar vi mem tute bone scias, ke la tago de la Sinjoro venas, kiel ŝtelisto en la nokto.3 Dum oni diras:Paco kaj sendanĝereco, tiam subita detruo venas sur ilin, kiel naskodoloro al gravedulino, kaj ili tute ne forsaviĝos.4 Sed vi, fratoj, ne estas en mallumo tiel, ke tiu tago vin trafus kiel ŝtelisto;5 ĉar vi ĉiuj estas filoj de lumo kaj filoj de la tago; ni ne estas el la nokto, nek el mallumo;

publicidade