publicidade

2 Reis 4

1 Unu virino el la edzinoj de la profetidoj plendis al Eliŝa, dirante:Via servanto, mia edzo, mortis; kaj vi scias, ke via servanto estis timanta la Eternulon; nun la pruntedoninto venis, por preni miajn du infanojn kiel sklavojn por si.2 Kaj Eliŝa diris al ŝi:Kion mi povas fari por vi? diru al mi, kion vi havas en la domo? Ŝi respondis:Via servantino havas en la domo nenion, krom kruĉeto kun oleo.3 Tiam li diris:Iru, petu al vi vazojn ekstere, de ĉiuj viaj najbaroj, vazojn malplenajn, kolektu ne malmulte.4 Kaj venu kaj ŝlosu la pordon post vi kaj post viaj filoj, kaj enverŝu en ĉiujn tiujn vazojn, kaj, pleniginte, forstarigu ilin.5 Kaj ŝi iris de li kaj ŝlosis la pordon post si kaj post siaj filoj. Ili alportadis al ŝi, kaj ŝi verŝadis.6 Kiam la vazoj estis plenaj, ŝi diris al sia filo:Alportu al mi ankoraŭ vazon. Sed li diris al ŝi:Ne estas plu vazo. Tiam la oleo haltis.7 Kaj ŝi venis kaj rakontis al la homo de Dio. Kaj li diris al ŝi:Iru, vendu la oleon kaj pagu vian ŝuldon, kaj vi kun viaj filoj vivos per la restaĵo.

publicidade