publicidade

2 Reis 6

1 La profetidoj diris al Eliŝa:Jen la loko, kie ni loĝas ĉe vi, estas tro malvasta por ni;2 ni iru do al Jordan, kaj ni prenu de tie ĉiu po unu trabo, kaj ni aranĝu al ni tie lokon, por tie loĝi. Li diris:Iru.3 Kaj unu el ili diris:Volu vi ankaŭ iri kun viaj servantoj. Kaj li diris:Mi iros.4 Kaj li iris kun ili. Kaj ili venis al Jordan kaj hakis arbojn.5 Kiam unu el ili faligis arbon, la hakilo falis en la akvon. Kaj li ekkriis kaj diris:Ho ve, mia sinjoro! ĝi estas ja prunteprenita!6 Kaj la homo de Dio diris:Kien ĝi falis? Tiu montris al li la lokon. Kaj li dehakis lignon kaj ĵetis tien, kaj la hakilo suprennaĝis.7 Kaj li diris:Levu ĝin. Tiu etendis sian manon kaj prenis.

publicidade