publicidade

2 Tessalonicenses 2

1 Nun ni petegas vin, fratoj, koncerne la alvenon de nia Sinjoro Jesuo Kristo kaj nian alkolektiĝon al li,2 ke vi ne fariĝu facile skueblaj mense, kaj ne konsterniĝu, ĉu per spirito, aŭ per parolo, aŭ per letero ŝajne de ni, kvazaŭ la tago de la Sinjoro jam apudestus;3 neniu vin trompu iamaniere; ĉar nepre antaŭe okazos la apostateco, kaj la homo de peko malkaŝiĝos, la filo de pereo,4 kiu kontraŭmetas sin kaj levas sin super ĉion, kion oni nomas Dio aŭ adoras; tiel, ke li sidas en la templo de Dio, elmontrante sin, kvazaŭ li estas Dio.

publicidade