Apocalipse 19

1 Post tio mi aŭdis kvazaŭ grandan voĉon de granda homamaso en la ĉielo, dirantan:Haleluja! La savo kaj la gloro kaj la potenco apartenas al nia Dio;

2 ĉar veraj kaj justaj estas Liaj juĝoj; ĉar Li juĝis la grandan malĉastistinon, kiu infektis la teron per sia malĉasteco, kaj Li venĝis la sangon de Siaj servistoj el ŝia mano.

3 Kaj duan fojon ili diris:Haleluja! Kaj ŝia fumo leviĝas por ĉiam kaj eterne.