publicidade

Apocalipse 22

1 Kaj li montris al mi riveron de akvo de vivo, helan kiel kristalo, elirantan el la trono de Dio kaj de la Ŝafido,2 meze de ĝia strato. Kaj ĉe ĉiu flanko de la rivero estis arbo de vivo, portanta dek du fruktojn, liveranta sian frukton ĉiumonate; kaj la folioj de la arbo estis por la resanigo de la nacioj.3 Kaj ne plu ekzistos malbeno; kaj en ĝi estos la trono de Dio kaj de la Ŝafido; kaj Liaj servistoj Lin adoros;4 kaj ili vidos Lian vizaĝon; kaj Lia nomo estos sur ilia frunto.5 Kaj nokto ne plu ekzistos; kaj ili ne bezonas lumon de lampo, nek lumon de suno; ĉar Dio, la Sinjoro, lumos al ili; kaj ili reĝos por ĉiam kaj eterne.

publicidade