publicidade

Atos 2

1 Kaj kiam venis la Pentekosta tago, ili ĉiuj estis unuanime en unu loko.2 Kaj subite venis el la ĉielo sono kvazaŭ blovego de forta vento, kaj ĝi plenigis la tutan domon, kie ili sidis.3 Kaj al ili aperis disirantaj langoj kvazaŭ el fajro, kaj sidiĝis sur ĉiun el ili.4 Kaj ĉiuj pleniĝis de la Sankta Spirito, kaj komencis paroli aliajn lingvojn, kiel la Spirito donis al ili parolpovon.5 Kaj en Jerusalem tiam loĝis piaj Judoj el ĉiu nacio sub la ĉielo.

publicidade