Deuteronômio 11

18 Metu do ĉi tiujn miajn vortojn en vian koron kaj en vian animon, kaj alligu ilin kiel signon al via mano, kaj ili estu kiel memorigaĵo inter viaj okuloj.

19 Kaj instruu ilin al viaj filoj, parolante pri ili, kiam vi sidos en via domo kaj kiam vi iros sur la vojo kaj kiam vi kuŝiĝos kaj kiam vi leviĝos;

20 kaj skribu ilin sur la fostoj de via domo kaj sur viaj pordegoj;

21 por ke longiĝu via vivo kaj la vivo de viaj infanoj sur la tero, pri kiu la Eternulo ĵuris al viaj patroj, ke Li donos ĝin al ili, kiel longe estas la ĉielo super la tero.