5 kaj vi forgesis la admonon, kiu rezonas kun vi, kiel kun filoj: Mia filo, ne malŝatu la punon de la Eternulo, Nek svenu, riproĉate de Li;6 Ĉar kiun la Eternulo amas, tiun Li punkorektas, Kaj Li skurĝas ĉiun filon, kiun Li akceptas.7 Se vi suferas punon, kiel al filoj Dio rilatiĝas al vi; ĉar kia filo estas, kiun la patro ne punas?8 Sed se vi estas sen puno, en kiu ĉiuj fariĝas partoprenantoj, tiuokaze vi estas bastardoj, kaj ne filoj.9 Cetere ni havis patrojn de nia karno, kiuj nin punis, kaj ni respektis ilin; ĉu ni ne multe pli submetiĝu al la Patro de la spiritoj, kaj vivu?
publicidade