1 Ho vi, ĉiuj soifantoj, iru al la akvo, kaj vi, kiuj ne havas monon; iru, aĉetu, kaj manĝu; iru, aĉetu sen mono kaj sen pago vinon kaj lakton.2 Kial vi donas monon por tio, kio ne estas pano? kaj vian laboron por tio, kio ne satigas? aŭskultu do Min, kaj manĝu bonaĵon, kaj via animo ĝuu grasaĵon.3 Klinu vian orelon, kaj venu al Mi; aŭskultu, por ke vivu via animo; kaj Mi faros kun vi interligon eternan pri la fidindaj korfavoroj, promesitaj al David.4 Jen Mi starigis lin kiel atestanton por la nacioj, kiel princon kaj ordonanton por la gentoj.5 Jen vi vokos popolon, kiun vi ne konas; kaj popolo, kiu vin ne konas, alkuros al vi, pro la Eternulo, via Dio, kaj pro la Sanktulo de Izrael, ĉar Li faris vin glora.6 Serĉu la Eternulon, dum Li estas trovebla; voku Lin, dum Li estas proksime.
publicidade