Isaías 60

1 Leviĝu, lumiĝu; ĉar venas via lumo, kaj la majesto de la Eternulo ekbrilas super vi.

2 Ĉar jen mallumo kovros la teron, kaj krepusko la popolojn; sed super vi brilos la Eternulo, kaj Lia majesto aperos super vi.

3 Kaj popoloj iros al via lumo, kaj reĝoj al la brilo de viaj radioj.