5 La loĝantoj de Nineve ekkredis je Dio, proklamis faston, kaj metis sur sin sakaĵon, de la grandaj ĝis la malgrandaj inter ili.
6 Kiam tion aŭdis la reĝo de Nineve, li leviĝis de sia trono, demetis de si sian reĝan veston, kovris sin per sakaĵo, kaj sidiĝis sur cindro.
7 Kaj li ordonis proklami en Nineve en la nomo de la reĝo kaj de liaj altranguloj jenon:La homoj kaj la brutoj, la bovoj kaj la ŝafoj, gustumu nenion, ili ne paŝtiĝu kaj ne trinku akvon;
8 kaj la homoj kaj la brutoj kovru sin per sakaĵo, kaj voku forte al Dio, kaj ĉiu deturnu sin de sia malbona vojo kaj de la perfortaĵoj de siaj manoj:
9 eble Dio bedaŭros, kaj forlasos Sian flaman koleron, kaj ni ne pereos.
10 Kiam Dio vidis iliajn farojn, ke ili deturnis sin de sia malbona vojo, Dio bedaŭris la malbonon, kiun Li minacis fari al ili, kaj Li tion ne faris.