João 15

1 Mi estas la vera vinberarbo, kaj mia Patro estas la kultivisto.

2 Ĉiun nefruktodonan branĉon en mi Li forprenas; kaj ĉiun fruktodonan branĉon Li purigas, por ke ĝi donu pli da frukto.

3 Jam vi estas puraj pro la vorto, kiun mi parolis al vi.

4 Restadu en mi, kaj mi en vi. Kiel la branĉo ne povas de si mem doni frukton, se ĝi ne restas en la vinberarbo, tiel ankaŭ vi ne povas, se vi ne restas en mi.

5 Mi estas la vinberarbo; vi estas la branĉoj; kiu restadas en mi, kaj mi en li, tiu donas multe da frukto; ĉar sen mi vi nenion povas fari.

6 Se iu ne restas en mi, tiu estas elĵetita, kiel la branĉo, kaj sekiĝas; kaj oni ilin kolektas kaj ĵetas en fajron, kaj ili brulas.

7 Se vi restadas en mi, kaj miaj vortoj restadas en vi, petu kion ajn vi volos, kaj tio estos farita por vi.

8 En tio mia Patro estas glorata, ke vi donas multe da frukto; kaj vi estos miaj disĉiploj.