João 19

28 Jesuo, sciante, ke ĉio jam finiĝis, por ke plenumiĝu la Skribo, diris:Mi soifas.

29 Kuŝis tie vazo plena de vinagro; oni do metis spongon, plenigitan per la vinagro, sur hisopon, kaj levis ĝin al lia buŝo.

30 Kiam do Jesuo ricevis la vinagron, li diris:Estas finite; kaj, klininte sian kapon, li ellasis for la spiriton.