publicidade

13 Kaj la Pasko de la Judoj alproksimiĝis, kaj Jesuo supreniris al Jerusalem.

14 Kaj li trovis en la templo vendistojn de bovoj kaj ŝafoj kaj kolomboj, kaj la monŝanĝistojn sidantajn;

15 kaj farinte skurĝon el ŝnuretoj, li elpelis ĉiujn el la templo, ŝafojn kaj bovojn; kaj elŝutis la monerojn de la monŝanĝistoj kaj renversis la tablojn;

16 kaj al la vendistoj de la kolomboj li diris:Forportu tion de ĉi tie; ne faru la domon de mia Patro domo de komerco.

17 La disĉiploj rememoris, ke estis skribite:Fervoro pri Via domo min konsumis.