1 Post tio Jesuo denove sin montris al la disĉiploj apud la maro de Tiberias; kaj li montris sin jene.2 Estis kune Simon Petro, kaj Tomaso, nomata Didimo, kaj Natanael el Kana Galilea, kaj la filoj de Zebedeo, kaj aliaj du el liaj disĉiploj.3 Simon Petro diris al ili:Mi iras, por fiŝkapti. Ili diris al li:Ni ankaŭ iras kun vi. Ili do eliris, kaj iris sur la ŝipon; kaj tiun nokton ili nenion kaptis.4 Sed ĉe la tagiĝo Jesuo staris sur la marbordo; tamen la disĉiploj ne sciis, ke ĝi estas Jesuo.5 Tiam Jesuo diris al ili:Infanoj, ĉu vi havas ian manĝaĵon? Ili respondis al li:Ne.6 Kaj li diris al ili:Ĵetu la reton ĉe la dekstra flanko de la ŝipo, kaj vi trovos. Ili do ĝin elĵetis; kaj pro la multeco de la fiŝoj ili ne plu povis ĝin treni.7 Tiu disĉiplo, kiun Jesuo amis, diris al Petro:Ĝi estas la Sinjoro. Kiam do Simon Petro aŭdis, ke ĝi estas la Sinjoro, li alzonis al si sian kitelon (ĉar li estis nuda) kaj ĵetis sin en la maron.8 Sed la aliaj disĉiploj venis en la ŝipeto (ĉar ili estis ne malproksime de la tero, sed nur ĉirkaŭ ducent ulnoj), trenante la reton plenan de fiŝoj.9 Kaj kiam ili eliris sur la teron, ili vidis fajron karban aranĝitan tie, kaj fiŝon kuŝantan sur ĝi, kaj panon.10 Jesuo diris al ili:Alportu el la fiŝoj, kiujn vi ĵus kaptis.11 Simon Petro iris sur la ŝipon, kaj tiris la reton al la tero, plenan de grandaj fiŝoj, cent kvindek tri; kaj kvankam estis tiel multaj, tamen la reto ne disŝiriĝis.
publicidade