João 7

14 Sed ĉirkaŭ la mezo de la festo, Jesuo supreniris en la templon kaj instruis.

15 Kaj la Judoj miris, dirante:Kiel ĉi tiu scias skribojn, neniam lerninte?

16 Jesuo respondis al ili kaj diris:Mia instruado estas ne mia, sed Ties, kiu min sendis.

17 Se iu volas plenumi Lian volon, tiu scios pri la instruado, ĉu ĝi estas de Dio, aŭ ĉu mi parolas nur el mi mem.

18 Kiu parolas el si mem, tiu celas sian propran gloron; sed kiu celas la gloron de Tiu, kiu lin sendis, tiu estas verema, kaj maljusteco ne estas en li.