1 Jen estas la vorto, kiu aperis al Jeremia de la Eternulo:2 Leviĝu kaj iru en la domon de la potisto, kaj tie Mi aŭdigos al vi Miajn vortojn.3 Kaj mi iris en la domon de la potisto, kaj jen li laboras sur la stablo.4 Kaj kiam difektiĝis en la mano de la potisto la vazo, kiun li estis faranta el argilo, li faris denove alian vazon, kian al li plaĉis fari.5 Tiam aperis al mi la jena vorto de la Eternulo:6 Ĉu Mi ne povas agi kun vi, ho domo de Izrael, kiel tiu potisto? diras la Eternulo; jen kiel la argilo en la mano de la potisto, tiel vi estas en Mia mano, ho domo de Izrael.
publicidade