publicidade

Josué 6

1 (Kaj Jeriĥo estis fermita kaj ŝlosita kontraŭ la Izraelidoj; neniu eliris, kaj neniu eniris.)2 Kaj la Eternulo diris al Josuo:Vidu, Mi transdonis en vian manon Jeriĥon kaj ĝian reĝon kaj ĝiajn fortajn militistojn.3 Ĉirkaŭiru la urbon ĉiuj militistoj, ĉirkaŭiru la urbon unu fojon; tiel faru dum ses tagoj.4 Kaj sep pastroj portu sep trumpetojn jubileajn antaŭ la kesto; kaj en la sepa tago ĉirkaŭiru la urbon sep fojojn, kaj la pastroj sonigu per la trumpetoj.5 Kaj kiam oni ektrumpetos per la jubilea korno kaj vi ekaŭdos la sonadon de la trumpeto, tiam la tuta popolo ekkriu per laŭta voĉo; kaj la muro de la urbo falos malsupren, kaj la popolo eniru, ĉiu rekte antaŭen.6 Kaj Josuo, filo de Nun, alvokis la pastrojn, kaj diris al ili:Portu la keston de interligo, kaj sep pastroj portu sep jubileajn trumpetojn antaŭ la kesto de la Eternulo.7 Kaj li diris al la popolo:Iru, kaj ĉirkaŭiru la urbon, kaj la armitoj preteriru antaŭ la kesto de la Eternulo.

publicidade