Lucas 10

25 Kaj jen unu leĝisto stariĝis, kaj tentis lin, dirante:Majstro, kion mi faru, por heredi eternan vivon?

26 Kaj li diris al li:Kio estas skribita en la leĝo? kiel vi legas?

27 Kaj li responde diris:Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta forto kaj per via tuta menso, kaj vian proksimulon kiel vin mem.

28 Kaj li diris al li:Vi prave respondis; tion faru, kaj vi vivos.