publicidade

Lucas 19

1 Kaj li eniris en Jeriĥon kaj ĝin trapasis.2 Kaj jen viro, nomata Zakĥeo; kaj li estis ĉefimpostisto, kaj li estis riĉa.3 Kaj li penis vidi Jesuon, kia homo li estas; kaj li ne povis pro la homamaso, ĉar li estis malgranda je staturo.4 Kaj antaŭkurinte antaŭen, li supreniris sur sikomorarbon, por lin vidi; ĉar li estis preterpasonta tie.5 Kaj kiam Jesuo venis al la loko, li suprenrigardis, kaj diris al li:Zakĥeo, rapide malsupreniru, ĉar hodiaŭ mi devas loĝi en via domo.6 Kaj li rapide malsupreniris, kaj akceptis lin ĝoje.7 Kaj vidinte, ĉiuj murmuris, dirante:Ĉe pekulo li eniris, por gasti.8 Kaj Zakĥeo, starante, diris al la Sinjoro:Jen duonon de miaj posedaĵoj, Sinjoro, mi donacas al la malriĉuloj; kaj se el iu mi maljuste eldevigis ion, mi redonas kvaroblon.9 Kaj Jesuo diris al li:Hodiaŭ venis savo al ĉi tiu domo, ĉar li ankaŭ estas filo de Abraham.10 Ĉar la Filo de homo venis, por serĉi kaj savi la perditaĵon.

publicidade