33 Kaj kiam ili alvenis al la loko nomata Kranio, tie ili krucumis lin, kaj la krimulojn, unu dekstre kaj unu maldekstre.34 Kaj Jesuo diris:Patro, pardonu ilin; ĉar ili ne scias, kion ili faras. Kaj dividante inter si liajn vestojn, ili ĵetis lotojn.35 Kaj la popolo staris, rigardanta. Kaj la regantoj ankaŭ mokis lin, dirante:Aliajn li savis:li savu sin mem, se ĉi tiu estas la Kristo de Dio, la elektito.36 Kaj ŝercis pri li ankaŭ la soldatoj, venante al li kaj proponante al li vinagron,37 kaj dirante:Se vi estas la Reĝo de la Judoj, savu vin.38 Kaj estis ankaŭ surskribo super li:ĈI TIU ESTAS LA REĜO DE LA JUDOJ.39 Kaj unu el la pendigitaj krimuloj insultis lin, dirante:Ĉu vi ne estas la Kristo? savu vin kaj nin.40 Sed la alia responde admonis lin, dirante:Ĉu vi eĉ ne timas Dion? ĉar vi estas en la sama kondamno.41 Kaj ni ja juste, ĉar ni ricevas rekompencon, merititan pro niaj faroj; sed ĉi tiu faris nenion malbonan.42 Kaj li diris:Jesuo, memoru min, kiam vi venos en vian regnon.43 Kaj li diris al li:Vere mi diras al vi:Hodiaŭ vi estos kun mi en Paradizo.
publicidade