Lucas 5

33 Kaj ili diris al li:La disĉiploj de Johano ofte fastas kaj faras preĝojn, kaj tiel same ankaŭ la disĉiploj de la Fariseoj; sed la viaj manĝas kaj trinkas.

34 Kaj Jesuo diris al ili:Ĉu vi povas igi la filojn de la edziĝejo fasti, dum la fianĉo estas kun ili?

35 Sed venos tagoj; kaj kiam la fianĉo estos prenita for de ili, tiam ili fastos en tiuj tagoj.