publicidade

Lucas 6

6 Kaj en alia sabato li eniris en la sinagogon kaj instruadis; kaj tie estis viro, kies dekstra mano estis velkinta.7 Kaj la skribistoj kaj Fariseoj observis lin atente, ĉu li sanigos en la sabato, por ke ili trovu, kiel lin akuzi.8 Sed li sciis iliajn pensojn, kaj li diris al la viro, kiu havis la manon velkintan:Leviĝu, kaj stariĝu en la mezo. Kaj li leviĝis kaj stariĝis.9 Kaj Jesuo diris al ili:Mi vin demandas:ĉu estas permesate bonfari en sabato, aŭ malbonfari? Savi vivon, al ĝin pereigi?10 Kaj ĉirkaŭrigardinte ĉiujn, li diris al li:Etendu vian manon. Kaj li tion faris, kaj lia mano resaniĝis.

publicidade