Levítico 18

6 Neniu alproksimiĝu al iu sia korpoparencino, por malkovri nudecon:Mi estas la Eternulo.

7 La nudecon de via patro kaj la nudecon de via patrino ne malkovru:ŝi estas via patrino, ne malkovru ŝian nudecon.

8 La nudecon de via patredzino ne malkovru:ĝi estas la nudeco de via patro.

9 La nudecon de via fratino, filino de via patro aŭ filino de via patrino, ĉu ŝi naskiĝis en la domo, ĉu ŝi naskiĝis ekstere, ne malkovru ilian nudecon.

10 La nudecon de filino de via filo aŭ de filino de via filino, ne malkovru ilian nudecon; ĉar tio estas via nudeco.

11 La nudecon de filino de via patredzino, kiu naskiĝis de via patro, ŝi estas via fratino, ne malkovru ŝian nudecon.

12 La nudecon de fratino de via patro ne malkovru:ŝi estas korpoparencino de via patro.

13 La nudecon de fratino de via patrino ne malkovru; ĉar ŝi estas korpoparencino de via patrino.

14 La nudecon de frato de via patro ne malkovru, al lia edzino ne alproksimiĝu:ŝi estas via onklino.

15 La nudecon de via bofilino ne malkovru:ŝi estas edzino de via filo, ne malkovru ŝian nudecon.

16 La nudecon de edzino de via frato ne malkovru:ĝi estas nudeco de via frato.

17 La nudecon de virino kaj de ŝia filino ne malkovru:filinon de ŝia filo kaj filinon de ŝia filino ne prenu, por malkovri ilian nudecon:ili estas korpoparencinoj; tio estas malĉasteco.

18 Kaj virinon kune kun ŝia fratino ne prenu kiel konkurantinon, por malkovri ŝian nudecon apud ŝi, dum ŝia vivo.

19 Kaj al virino dum ŝia monata malpureco ne alproksimiĝu, por malkovri ŝian nudecon.

20 Kaj kun la edzino de via proksimulo ne kuŝu pro semo, malpuriĝante kun ŝi.

21 Kaj el via idaro ne fordonu oferon al Moleĥ, kaj ne malhonoru la nomon de via Dio:Mi estas la Eternulo.

22 Kaj kun virseksulo ne kuŝu, kiel oni kuŝas kun virino:tio estas abomenaĵo.

23 Kaj kun nenia bruto kuŝu, malpuriĝante per ĝi; kaj virino ne stariĝu antaŭ bruto, por kuniĝi:tio estas fiaĵo.