publicidade

Marcos 11

20 Kaj matene, preterpasante, ili vidis la figarbon forvelkinta de la radikoj.21 Kaj rememorinte, Petro diris al li:Rabeno, jen forvelkis la figarbo, kiun vi malbenis.22 Kaj responde Jesuo diris al ili:Havu fidon al Dio.23 Vere mi diras al vi:Se iu diros al ĉi tiu monto:Estu formovita kaj ĵetita en la maron, kaj ne dubos en sia koro, sed kredos, ke okazos tio, kion li diras, tiu ĝin havos.24 Pro tio mi diras al vi:Kion ajn vi petos, preĝante, kredu, ke vi tion jam ricevis, kaj vi ĝin havos.25 Kaj kiam vi staras preĝante, pardonu, se vi havas ion kontraŭ iu; por ke ankaŭ via Patro, kiu estas en la ĉielo, pardonu al vi viajn erarojn.

publicidade