1 Kaj denove li eniris en la sinagogon, kaj tie estis viro, havanta manon velkintan.2 Kaj oni observis lin, ĉu en la sabato li lin sanigos, por ke ili povu lin akuzi.3 Kaj li diris al la viro, kiu havis la velkintan manon:Stariĝu en la mezo.4 Kaj li diris al ili:Ĉu estas permesate bonfari en sabato, aŭ malbonfari? savi vivon, aŭ mortigi? Sed ili silentis.5 Kaj kiam kun kolero li ĉirkaŭrigardis ilin, ĉagrenite pro la obstiniĝo de ilia koro, li diris al la viro:Etendu vian manon. Kaj li etendis ĝin, kaj lia mano resaniĝis.
publicidade