publicidade

Marcos 6

22 eniris la filino de Herodias mem kaj dancis, kaj ŝi plaĉis al Herodo kaj al liaj kunmanĝantoj; kaj la reĝo diris al la knabino:Petu de mi, kion ajn vi volas, kaj mi tion donos al vi.23 Kaj li ĵuris al ŝi:Kion ajn vi petos de mi, mi tion donos al vi, ĝis duono de mia regno.24 Kaj elirinte, ŝi diris al sia patrino:Kion mi petu? Kaj tiu diris:La kapon de Johano, la Baptisto.25 Kaj ŝi tuj eniris rapide al la reĝo, kaj petis, dirante:Mi deziras, ke vi tuj donu al mi sur plado la kapon de Johano, la Baptisto.26 Kaj la reĝo fariĝis tre malĝoja; tamen pro siaj ĵuroj kaj pro la kunmanĝantoj li ne volis rifuzi al ŝi.27 Kaj tuj la reĝo elsendis soldaton el sia gardistaro, kaj ordonis alporti lian kapon; kaj elirinte, tiu senkapigis lin en la malliberejo,28 kaj alportis lian kapon sur plado, kaj donis ĝin al la knabino; kaj la knabino donis ĝin al sia patrino.

publicidade