publicidade

Marcos 8

22 Kaj ili alvenis al Betsaida. Kaj oni alkondukis al li blindulon, kaj petegis, ke li tuŝu lin.23 Kaj preninte la manon de la blindulo, li elkondukis lin ekster la vilaĝon; kaj kraĉinte sur liajn okulojn, kaj surmetinte la manojn sur lin, li demandis lin:Ĉu vi vidas ion?24 Kaj li ekrigardis, kaj diris:Mi vidas homojn, ĉar mi vidas kvazaŭ arbojn irantajn.25 Tiam denove li metis la manojn sur liajn okulojn; kaj li fikse rigardis, kaj resaniĝis, kaj vidis ĉion klare.26 Kaj li forsendis lin al lia domo, dirante:Nepre ne eniru en la vilaĝon.

publicidade