publicidade

Mateus 13

3 Kaj li multe parolis al ili per paraboloj, dirante:Jen semisto eliris, por semi;4 kaj dum li semis, iuj semoj falis apud la vojo, kaj la birdoj venis kaj formanĝis ilin;5 kaj aliaj falis sur ŝtonajn lokojn, kie ili ne havis multe da tero; kaj tuj ili ekkreskis, ĉar ili ne havis profundecon de tero;6 kaj kiam la suno leviĝis, ili brulsekiĝis, kaj ĉar ili ne havis radikon, ili forvelkis.7 Kaj aliaj falis inter dornojn, kaj la dornoj kreskis kaj sufokis ilin;8 kaj aliaj falis sur la bonan teron, kaj donis frukton, jen centoble, jen sesdekoble, jen tridekoble.9 Kiu havas orelojn, tiu aŭdu.

publicidade