Mateus 14

15 Kaj kiam venis la vespero, liaj disĉiploj venis al li, dirante:La loko estas dezerta, kaj la horo jam pasis; forsendu la homamason, por ke ili iru en la vilaĝojn kaj aĉetu por si manĝaĵon.

16 Sed Jesuo diris al ili:Ili ne bezonas foriri; vi donu al ili manĝi.

17 Kaj ili diris al li:Ni nenion havas ĉi tie, krom kvin panoj kaj du fiŝoj.

18 Kaj li diris:Alportu ilin ĉi tien al mi.

19 Kaj li ordonis al la homamasoj sidiĝi sur la herbo; kaj li prenis la kvin panojn kaj la du fiŝojn, kaj suprenrigardinte al la ĉielo, li benis kaj dispecigis la panojn, kaj donis al la disĉiploj, kaj la disĉiploj al la homamasoj.

20 Kaj ĉiuj manĝis kaj satiĝis; kaj oni kolektis da postrestintaj fragmentoj dek du plenajn korbojn.

21 Kaj la manĝantoj estis ĉirkaŭ kvin mil viroj, krom virinoj kaj infanoj.