Mateus 15

21 Kaj elirinte de tie, Jesuo foriris en la regionojn apud Tiro kaj Cidon.

22 Kaj jen virino Kanaana, veninte el tiuj limlandoj, kriis, dirante:Ho Sinjoro, filo de David, kompatu min; mia filino estas terure turmentata de demono.

23 Sed li ne respondis al ŝi eĉ unu vorton. Kaj alveninte, liaj disĉiploj petis lin, dirante:Forsendu ŝin, ĉar ŝi krias post ni.

24 Kaj li responde diris:Mi ne estas sendita, krom al la perditaj ŝafoj el la domo de Izrael.

25 Sed ŝi venis kaj adorkliniĝis al li, dirante:Sinjoro, helpu min.

26 Sed li responde diris:Ne decas preni la panon de la infanoj kaj ĵeti ĝin al la hundetoj.

27 Sed ŝi diris:Jes, Sinjoro; ĉar eĉ la hundetoj manĝas el la panpecetoj, kiuj falas de la tablo de iliaj sinjoroj.

28 Tiam responde Jesuo diris al ŝi:Ho virino, granda estas via fido; estu al vi, kiel vi volas. Kaj ŝia filino estis sanigita de post tiu horo.