publicidade

Mateus 17

1 Kaj post ses tagoj Jesuo prenis kun si Petron, kaj Jakobon, kaj Johanon, lian fraton, kaj kondukis ilin sur altan monton aparte;2 kaj li estis aliformita antaŭ ili, kaj lia vizaĝo lumis kiel la suno, kaj liaj vestoj fariĝis blankaj kiel la lumo.3 Kaj jen aperis al ili Moseo kaj Elija, parolantaj kun li.4 Kaj Petro responde diris al Jesuo:Sinjoro, estas bone por ni esti ĉi tie. Se vi volas, mi faros ĉi tie tri laŭbojn:unu por vi, kaj unu por Moseo, kaj unu por Elija.5 Dum li ankoraŭ parolis, jen luma nubo superombris ilin; kaj jen voĉo el la nubo, dirante:Ĉi tiu estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron; aŭskultu lin.

publicidade