14 Kaj kiam li venis al la homamaso, venis al li viro, genuante antaŭ li, kaj dirante:15 Sinjoro, kompatu mian filon, ĉar li frenezas kaj forte suferas; ĉar ofte li falas en la fajron kaj ofte en la akvon.16 Kaj mi venigis lin al viaj disĉiploj, kaj ili ne povis lin sanigi.17 Kaj Jesuo responde diris:Ho senfida kaj perversa generacio, ĝis kiam mi estos kun vi? ĝis kiam mi toleros vin? venigu lin al mi ĉi tien.18 Kaj Jesuo severe admonis lin; kaj la demono eliris el li, kaj la knabo resaniĝis en tiu sama horo.
publicidade