Mateus 2

9 Kaj aŭdinte la reĝon, ili ekvojiris; kaj jen la stelo, kiun ili vidis en la oriento, antaŭiris ilin, ĝis ĝi venis kaj staris super la loko, kie estis la juna knabeto.

10 Kaj vidante la stelon, ili ĝojis kun tre granda ĝojo.

11 Kaj veninte en la domon, ili vidis la knabeton kun lia patrino Maria, kaj adorkliniĝis al li; kaj malferminte siajn trezorojn, ili faligis sin kaj prezentis al li donacojn:oron kaj olibanon kaj mirhon.

12 Kaj avertite de Dio en sonĝo, ke ili ne iru returne al Herodo, ili foriris per alia vojo al sia lando.