Mateus 25

1 Tiam la regno de la ĉielo estos komparata al dek virgulinoj, kiuj prenis siajn lampojn kaj eliris renkonte al la fianĉo.

2 Kaj kvin el ili estis malprudentaj, kaj kvin estis prudentaj.

3 La malprudentaj, prenante la lampojn, ne prenis oleon kun si;

4 sed la prudentaj prenis oleon en la vazoj kun siaj lampoj.

5 Kaj kiam la fianĉo malfruis, ili ĉiuj malviglis kaj dormis.

6 Sed je la noktomezo estis ekkrio:Jen la fianĉo! eliru al li renkonte.

7 Tiam ĉiuj tiuj virgulinoj leviĝis, kaj ordigis siajn lampojn.

8 Kaj la malprudentaj diris al la prudentaj:Donu al ni el via oleo, ĉar niaj lampoj estingiĝas.

9 Sed la prudentaj respondis, dirante:Eble ne estos sufiĉe por ni kaj vi; iru prefere al la vendistoj, kaj aĉetu por vi mem.

10 Kaj dum ili iris, por aĉeti, alvenis la fianĉo; kaj tiuj, kiuj estis pretaj, eniris kun li al la edziĝa festo, kaj la pordo estis fermita.

11 Poste venis ankaŭ la ceteraj virgulinoj, dirante:Sinjoro, sinjoro, malfermu al ni.

12 Sed li responde diris:Vere mi diras al vi:Mi vin ne konas.

13 Tial viglu, ĉar vi ne scias la tagon nek la horon.