1 En tiuj tagoj venis Johano, la Baptisto, predikante en la dezerto de Judujo,2 kaj dirante:Pentu, ĉar alproksimiĝis la regno de la ĉielo.3 Ĉar li estas tiu, pri kiu estis dirite per la profeto Jesaja: Voĉo de krianto en la dezerto: Pretigu la vojon de la Eternulo, Rektigu Liajn irejojn.4 Kaj tiu Johano havis sian vestaĵon el kamelaj haroj, kaj ledan zonon ĉirkaŭ siaj lumboj, kaj lia nutraĵo estis akridoj kaj sovaĝa mielo.5 Tiam eliris al li Jerusalem kaj la tuta Judujo kaj la tuta ĉirkaŭaĵo de Jordan;6 kaj ili estis baptitaj de li en la rivero Jordan, konfesante siajn pekojn.
publicidade