Mateus 4

1 Tiam Jesuo estis kondukita supren de la Spirito en la dezerton, por esti tentata de la diablo.

2 Kaj fastinte kvardek tagojn kaj kvardek noktojn, li poste malsatis.

3 Kaj la tentanto venis, kaj diris al li:Se vi estas Filo de Dio, ordonu, ke tiuj ŝtonoj fariĝu panoj.

4 Sed responde li diris:Estas skribite:Ne per la pano sole vivas homo, sed per ĉiu vorto, kiu eliras el la buŝo de Dio.

5 Poste la diablo portis lin en la sanktan urbon, kaj starigis lin sur la tegmenta pinto de la templo,

6 kaj diris al li:Se vi estas Filo de Dio, ĵetu vin malsupren, ĉar estas skribite: Al Siaj anĝeloj Li ordonos pri vi, Kaj sur la manoj ili vin portos, Por ke vi ne falpuŝiĝu sur ŝtono per via piedo.

7 Jesuo diris al li:Ankaŭ estas skribite:Ne provu la Eternulon, vian Dion.

8 Denove la diablo portis lin al monto tre alta, kaj montris al li ĉiujn regnojn de la mondo kaj ilian gloron,

9 kaj diris al li:Ĉion tion mi donos al vi, se vi faligos vin kaj adorkliniĝos al mi.

10 Tiam Jesuo diris al li:Foriru, Satano! ĉar estas skribite:Al la Eternulo, via Dio, vi adorkliniĝu, kaj al Li sola vi servu.

11 Tiam la diablo forlasis lin, kaj jen anĝeloj venis kaj servadis al li.