24 Tial ĉiu, kiu aŭdas ĉi tiujn miajn parolojn kaj plenumas ilin, estos komparata al saĝa viro, kiu konstruis sian domon sur roko;25 kaj falis pluvo, kaj venis inundoj, kaj blovis ventoj, kaj albatis tiun domon, kaj ĝi ne falis; ĉar ĝi estis fondita sur roko.26 Kaj ĉiu, kiu aŭdas ĉi tiujn miajn parolojn kaj ne plenumas ilin, estos komparata al viro malsaĝa, kiu konstruis sian domon sur la sablo;27 kaj falis pluvo, kaj venis inundoj, kaj blovis ventoj, kaj sin ĵetis sur tiun domon, kaj ĝi falis; kaj granda estis ĝia falo.
publicidade