Números 25

10 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

11 Pineĥas, filo de Eleazar, la filo de la pastro Aaron, deturnis Mian koleregon de la Izraelidoj, ĉar li fervoris pri Mi inter ili, kaj Mi ne ekstermis la Izraelidojn en Mia severeco.

12 Tial diru:Jen Mi donas al li Mian interligon pri paco;

13 kaj ĝi estu por li kaj por lia idaro post li interligo de eterna pastreco, pro tio, ke li fervoris pri sia Dio kaj pekliberigis la Izraelidojn.