1 Sentencoj de Salomono, filo de David, reĝo de Izrael:2 Por scii saĝon kaj moralinstruon; Por kompreni parolojn de prudento;3 Por ricevi instruon pri saĝo, Vero, justo, kaj honesto;4 Por doni al la malkleruloj spriton, Al la junulo scion kaj singardemon.5 Saĝulo aŭdu kaj plimultigu sian scion, Kaj prudentulo akiros gvidajn kapablojn,6 Por kompreni sentencon kaj retoraĵon, La vortojn de saĝuloj kaj iliajn enigmojn.7 La timo antaŭ la Eternulo estas la komenco de sciado. Saĝon kaj instruon malpiuloj malestimas.
publicidade