1 Mia filo! se vi akceptos miajn parolojn Kaj konservos ĉe vi miajn ordonojn,2 Ke via orelo atente aŭskultos saĝon Kaj vian koron vi inklinigos al komprenado;3 Se vi vokos la prudenton Kaj direktos vian voĉon al la saĝo:4 Se vi serĉos ĝin kiel arĝenton, Serĉegos kiel trezoron:5 Tiam vi komprenos la timon antaŭ la Eternulo, Kaj vi akiros konadon pri Dio.6 Ĉar la Eternulo donas saĝon; El Lia buŝo venas scio kaj kompreno.
publicidade