1 Sed akceptu malfortulon en fido, tamen ne por dubaj disputadoj.2 Unu homo kredas, ke li povas ĉion manĝi; sed alia, estante malforta, manĝas legomojn.3 Kiu manĝas, tiu ne malestimu tiun, kiu ne manĝas; kaj kiu ne manĝas, tiu ne juĝu tiun, kiu manĝas; ĉar Dio lin akceptis.4 Kiu estas vi, ke vi juĝas la servanton de alia? antaŭ sia propra sinjoro li staras aŭ falas. Li ja estos starigita, ĉar la Sinjoro povas lin starigi.
publicidade