Rute 1

8 Naomi diris al siaj du bofilinoj:Iru, kaj revenu ĉiu el vi al la domo de sia patrino; la Eternulo favoru vin tiel same, kiel vi estis favorkoraj al la mortintoj kaj al mi;

9 la Eternulo favoru vin, ke vi trovu ripozon, ĉiu el vi en domo de sia edzo. Ŝi kisis ilin, kaj ili levis sian voĉon kaj ploris.

10 Kaj ili diris al ŝi:Ni volas iri kun vi al via popolo.

11 Naomi respondis:Iru returne, miaj filinoj; kial do vi irus kun mi? Ĉu ankoraŭ ekzistas filoj en mia utero, ke vi edziniĝu kun ili?

12 Revenu, miaj filinoj, foriru; ĉar mi jam estas tro maljuna por edziniĝi kun viro. Eĉ se mi dirus, ke mi havas ankoraŭ esperon, eĉ se mi jam havus edzon hodiaŭ nokte, kaj eĉ se mi naskus filojn:

13 ĉu pri ili vi esperu, ĝis ili plenaĝiĝos? ĉu por ili vi atendu, ne edziniĝante kun viro? Ne, miaj filinoj; estas tre maldolĉe al mi pro vi, ĉar la mano de la Eternulo afliktis min.

14 Sed ili levis sian voĉon kaj ploris plue. Kaj Orpa kisis sian bopatrinon, sed Rut aliĝis al ŝi.