publicidade

13 Kaj Boaz prenis Ruton, kaj ŝi fariĝis lia edzino; kaj li envenis al ŝi, kaj la Eternulo donis al ŝi gravedecon, kaj ŝi naskis filon.

14 Kaj la virinoj diris al Naomi:Benata estu la Eternulo, kiu ne lasis vin sen parenco hodiaŭ, kaj li estu fama en Izrael;

15 kaj li estu al vi ĝojiganto, kaj prizorganto de via maljuneco; ĉar via bofilino, kiu amas vin kaj kiu estas al vi pli bona ol sep filoj, naskis lin.

16 Kaj Naomi prenis la infanon kaj metis ĝin sur sian bruston kaj fariĝis ĝia vartistino.

17 Kaj la najbarinoj donis al li nomon, dirante:Filo naskiĝis al Naomi; kaj ili nomis lin Obed. Li estas la patro de Jiŝaj, patro de David.

18 Kaj jen estas la generacioj de Perec:al Perec naskiĝis Ĥecron,

19 al Ĥecron naskiĝis Ram, al Ram naskiĝis Aminadab,

20 al Aminadab naskiĝis Naĥŝon, al Naĥŝon naskiĝis Salma,

21 al Salma naskiĝis Boaz, al Boaz naskiĝis Obed,

22 al Obed naskiĝis Jiŝaj, kaj al Jiŝaj naskiĝis David.