Salmos 148

1 Haleluja! Gloru la Eternulon el la ĉielo, Gloru Lin en la alto.

2 Gloru Lin, ĉiuj Liaj anĝeloj; Gloru Lin, ĉiuj Liaj militistaroj.

3 Gloru Lin, suno kaj luno; Gloru Lin, ĉiuj lumaj steloj.

4 Gloru Lin, plej supraj ĉieloj, Kaj la akvo, kiu estas super la ĉielo.

5 Ili gloru la nomon de la Eternulo; Ĉar Li ordonis, kaj ili kreiĝis.

6 Kaj Li starigis ilin por ĉiam, por eterne; Li donis leĝon, kiun ili ne malobeos.

7 Gloru la Eternulon el la tero, Marmonstroj kaj ĉiuj abismoj;

8 Fulmo kaj hajlo, neĝo kaj nebulo, Ventego, kiu plenumas Lian vorton;

9 Montoj kaj ĉiuj montetoj, Fruktoportaj arboj kaj ĉiuj cedroj;

10 Bestoj kaj ĉiaj brutoj, Rampaĵoj kaj flugilaj birdoj;

11 Reĝoj de la tero kaj ĉiuj popoloj, Princoj kaj ĉiuj juĝantoj sur la tero;

12 Junuloj kaj junulinoj, Maljunuloj kaj knaboj.

13 Ili gloru la nomon de la Eternulo, Ĉar sole Lia nomo estas alta, Lia majesto estas sur la tero kaj en la ĉielo.