publicidade

Salmos 19

1 Al la ĥorestro. Psalmo de David. La ĉieloj rakontas la gloron de Dio, Kaj la farojn de Liaj manoj raportas la ĉiela firmaĵo.2 Tago al tago transdonas diron, Kaj nokto al nokto faras sciigon.3 Sen parolo kaj sen vortoj; Oni ne aŭdas ilian voĉon.4 Tra la tuta mondo iras ilia ordono, Kaj ĝis la fino de la universo iras iliaj vortoj; Por la suno Li aranĝis tendon inter ili.5 Kaj ĝi eliras kiel fianĉo el sia baldakeno, Ĝojas kiel heroo, trakuranta sian vojon.6 Sur unu rando de la ĉielo estas ĝia leviĝo, Kaj ĝia rondiro estas ĝis aliaj randoj; Kaj nenio kaŝiĝas antaŭ ĝia varmego.7 La instruo de la Eternulo estas perfekta, ĝojigas la animon; La atesto de la Eternulo estas certa, ĝi saĝigas sensaĝulon.8 La ordonoj de la Eternulo estas justaj, ĝojigas la koron; La ordondiro de la Eternulo estas klara, faras lumon antaŭ la okuloj.

publicidade